Jaro en Roterdamo|03|Volontulado, Vivo, la Nederlanda

Lenka
4 min readFeb 13, 2022

Mi estas ĉi tie, en Volontula Domo en Roterdamo, iom malpli ol du monatojn kaj tio sufiĉas por scii, ke la foriro (post dek monatoj de nun) estos malfacilega kaj mi ne volas eĉ pensi pri la venonta ŝanĝo de tiu ĉi tute alia vivo, alia mondo. Multe ŝanĝis dum pasintaj semajnoj, preskaŭ nenio similas al tio, kiel aspektis mia vivo antaŭ la volontulado. Eĉ mi verŝajne ŝanĝis. Almenaŭ nun plifortiĝas kaj plivideblas aliaj partoj de mi, de mia personeco, se mi komparus ĝin kun la antaŭa. Mi ĝenerale sentas min tre bone, senĝene.

Kompreneble foje okazas io stresiga, sed precipe pro mia malkieteco kaj nervozeco. Daŭre ekzistas aferoj, kiujn mi ne bone komprenas, kiuj daŭre estas tro abstraktaj. Kaj mi konscias, ke tiel estos, ĝis kiam mi ne vere ekkonos ĉion kaj ne faros tiujn nekonatajn abstraktaĵojn. Ĉio, kion mi nun faras senprobleme, komence ŝajnis nekredeble malfacile. Kiam mi ricevis taskon kaj legis ĝiajn unuajn vortojn, mi volis diri, ke estas tro malfacila kaj mi ne kapablos fari ĝin. Necesis ĉion legi malrapide kaj plurfoje kaj simple komenci. Kaj pri neklaraĵoj demandi pli spertajn homojn :)

Tuj post mia alveno mi fidis al la kunloĝantoj. Mi apenaŭ memoris iliajn nomojn sed tude ne timis loĝi en la sama konstruaĵo kun nekonataj homoj aŭ ekzemple ie lasi siajn aferojn. Tio retrospektive havas sencon, ĉar mi jam konas la homojn, sed estas malfacile klarigi, ke mi simple alvenis al iu domo, plena de homoj, kiujn mi neniam vidis kaj komencis kunloĝi kun ili.
Mi tre ŝatas centron de nia manĝtablo. Tie troviĝas komunaj manĝaĵoj. Foje, kiom ofte vi volas, kiam vi aĉetumas por vi, vi ankaŭ aĉetas ion grandan, malgrandan, specialan, ordinaran, multekostan aŭ malmultekostas por aliaj, metas ĝin sur la tablon kaj observas, kiel ĝi (mal)rapide malaperas.
Ankaŭ tiom surprizitega mi estas pri la fakto, ke oni vere povas uzi Esperanton kiel ĉiutagan lingvon. En Esperanto ni parolas kaj pri ordinaraj kaj pri sufiĉe profundaj aferoj. Ni uzas ĝin, kiam ni feliĉas kaj ankaŭ kiam aperas iuj problemoj. Kaj la lingvo vere sufiĉas. Kiam ni bezonas esprimi rapide kaj ne sukcesas trovi taŭgan vorton en Esperanto, ni diras unu aŭ du vortojn en la angla aŭ en alia lingvo. Mi kredas, ke ni povus iel priskribi, kion ni volas diri, se mankas iu vorto, sed por malrapidigi ĉi tion kaj daŭrigi babiladon la angla helpas.

Ĉu lerni la Nederlandan, aŭ nelerni la Nederlandan?
Mi konsideras sin kiel lingvemulo kaj mi loĝas en Nederlando, sed mi ne lernas la Nederlandan tre diligente kaj ne planas ŝanĝi sian starpunkton. KURSOJ
Kial? Mi plurfoje aŭdis, ke eĉ se mi multege studos, lernos kaj vere strebos kaj sukcesos ekparoli, nederlandanoj verŝajne plejofte uzus la anglan anstataŭ paroli en la nederlanda, post mia eĉ malgranda eraro aŭ stranga prononco de iu vorto. Ti senmotivigas min. Eble ne veras, sed mi ne estas sufiĉe multe motivigita por peni kaj poste komuniki en la angla.
Mi trovis diversajn kursojn, kaj iuj eble taŭgus por mi (kelkaj estas nur por nederlandaj civitanoj aŭ por tiuj, kiuj bezonas la lingvon por labori ktp.), sed mi plejverŝajne daŭrigos nur kun regula lernado kun helpo de lernolibroj, duolingo, aŭskultado kaj atentplena promenado je roterdamaj (kaj baldaŭ supozeble ne nur roterdamaj) stratoj. Espereble mi sufiĉe multe kuraĝiĝos por vizito de iu lingvo-kafejo.
Sed tion mi faras kaj faros nur por mi, por mia intereso. Mi ne farus tion pro mia laboro aŭ pro pli facila vivo en Nederlando, ĉar Esperano kaj la angla pli ol sufiĉas.
Tio fakte estas grava kialo, pro kiu mi hezitas, ĉu estas bona ideo intenzive studi novan lingvon. Mi ĉiutage uzas almenaŭ du, tre ofte tri, kaj foje eĉ pli da lingvoj. Kaj ŝajnas esti tro multe por mia kompatinda cerbo. Mi ne volas imagi esti eĉ pli konfuzita, en kiu lingvo mi pensas. Mi kapablas verki tekston aŭ senprobleme paroli en la menciitaj lingvoj, kiam mi estas ĉirkaŭita de la lingvo tiumomente, sed mi timas, ke kiam mi uzas pli da lingvoj, miaj kapabloj esprimi siajn pensojn plimalaltiĝas. Jam ofte aperas problemoj kaj mi devas rememorigi sin: “Nun mi iras al vendejo, do indas ŝanĝi al la angla.” aŭ “Mi revenas hejmen, do estas tempo por Esperanto.”
Ni fondas klubon! En Roterdamo, urbo,kie oficiale sidejumas TEJO kaj UEA, sed ŝajne ne multe da esperantistoj aktivas, regule ekrenkontiĝas esperantistoj.

--

--